MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Komputado

LIBERA PROGRAMARO

OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office

Estas ĝenerale konate, ke ekzistas senpagaj aŭ preskaŭ senpagaj komputilaj programoj, kiuj, por plimulto de la uzantoj, estas same bonaj kiel la multekostaj programoj de Mikrosofto (Microsoft, MS). Tamen, estas bezonata sufiĉe granda instigo por ekuzi ilin.

Por mi, tiu instigo venis post aĉeto de nova komputilo. Kun ĝi estis liveritaj novaj versioj de MS Word, la nun ĉie uzata tekstprilabora programo, kaj de MS Works, aro da simplaj programoj por hejma uzo. La tabelkalkulilon de la sinsekvaj versioj de Works mi jam de pli ol jardeko uzas por malgrandaj librotenaj taskoj. Ĝi ne estas perfekta, tamen sufiĉa por miaj bezonoj. Evidentiĝis, ke la nova versio nur uzeblas laŭ la MS-preferoj, kiuj tute ne estas miaj. Ne eblas, kiel en profesiaj programoj, adapti tiun programon al la personaj preferoj. Kun Word estis aliaj, same ĉagrenaj problemoj. La tuto estis kaŭzo por ekserĉi informojn pri OpenOffice.

Germana programaro iĝas usona kaj libera

Origine, OpenOffice (OO) nomiĝis StarOffice kaj estis produkto de la germana entrepreno StarDivision. Ĝi vivetis kiel loka rivalo de MS Office, la MS-programaro por oficeja uzo. En 1999 la usona firmao Sun Microsystems aĉetis ĝin, aldonis al la programo siajn proprajn spertojn kaj relanĉis ĝin en du versioj: la senpaga OO kaj la pagenda StarOffice. Ambaŭ versioj estas esence samaj, sed la pagenda versio havas kelkajn pliajn allogaĵojn. En OO estas programeroj proksimume samkapablaj kiel la mikrosoftaj programoj nun rutine uzataj en oficejoj: Word (teksprilaborado), Excel (tabelkalkulilo) kaj PowerPoint (prezentadprogramo). Ankoraŭ mankas profesia, programebla datumbaza programo kiel Access.

Ekde 2004 estas havebla la versio 1.1 de OO por Vindozo 98 (kaj postaj Vindozo-versioj), Linukso kaj kelkaj malpli konataj mastrumaj sistemoj. Por uzantoj de Vindozo 95 la antaŭa versio 1.0 restas je dispono. La baza programo estas en angla lingvo, sed ekzistas tradukoj al kelkdek aliaj lingvoj.

Akiro kaj instalo de OO

Kvankam eblas aĉeti OO sur disko, por posedanto de rapida retkonekto plej simple estas elŝuti ĝin de www.openoffice.org aŭ de alia „spegula” retloko. La grando estas proksimume 65 megabajtoj. Elŝutado daŭras nur kelkajn minutojn. Kiu havas retkonekton per normala telefonlineo bezonos kelkajn horojn kaj prefere klopodu akiri ĝin alimaniere, ekzemple pere de amiko pli bone ekipita.

Surprize estas, ke post elŝutado oni havas sur sia komputilo densigitan (ZIP-itan) dosieron. Mi ne plu kutimas densigi kaj maldensigi dosierojn, kaj la elpakado de la instalaj dosieroj estis la plej malfacila parto de la instala proceduro de OO. Ĉi-rilate la respondeculoj de OO ŝajnas iom postresti. Nuntempe rete akireblaj programoj kutime aŭ estas nedensigitaj (ĉar densigo ne plu necesas pro pli kapablaj konektoj kaj diskoj) aŭ maldensigas sin aŭtomate.

Kiu antaŭe legis la instal-instrukcion, ne renkontos menciindajn problemojn. En tiu instrukcio estas du memorendaj eroj: estas speciala instal-proceduro por komputilo uzota de pluraj personoj, kaj dum la instalado oni ne jesu al la demando, ĉu OO iĝu la preferata oficeja programo (ĉar oni ja ne konas ĝin kaj estas penige malfari tiun decidon). Kiel kutime, parto de la proceduro estas la registrado de la uzanto. Strange estas, ke tuj venas peto plenigi demandaron pri la programo: nova uzanto tute ne kapablas respondi al ĉiuj demandoj. Feliĉe ankaŭ parte kompletigita demandaro estas akceptata.

Aspekto kaj kapabloj de OO

Antaŭ elŝutado mi hezitis inter la angla kaj la nederlanda versioj kaj finfine elektis la nederlandan. La menuoj efektive estas en nederlanda lingvo kaj similas al tiuj de Mikrosofto, sed ne estas identaj. La helpdosieroj estas nur en la angla.

Estis kelkaj problemoj por malfermi ekzistantajn dokumentojn. Kontraste al la plejparto de la Word-versioj, ĝi ne komprenas WordPerfect-dokumentojn. Estis ankaŭ malfacilaĵoj por malfermi kelkajn Word-dosierojn, sed verŝajne hazarde estis tiuj dosieroj, kiujn mi fuŝis ekuzante mian novan Word-version. La uzado dum la postaj semajnoj kaj monatoj montros, ĉu aperos aliaj problemoj.

Interese estas, ke OO kapablas produkti dokumentojn en formo „.pdf” (portebla dokumento-formo). Tiaj dokumentoj estas legeblaj de iu ajn, kiu disponas pri la senpaga programo Acrobat Reader (havebla en multaj lingvoj). OO ankaŭ legas dosierojn faritajn per dBase (la ĉefa datumbaza programo el la komenca erao de personaj komputiloj) kaj aŭtomate konvertas ilin al tabelo. Per la menuero „Opcioj” la uzanto povas detale adapti OO al siaj propraj preferoj.

MySQL

Por fari simplajn datumbazojn, ekzemple adresaron por persona uzo, ekzistas multaj programoj; ofte eĉ tekstprilabora programo sufiĉas. Tamen, en oficejo estas bezonataj pli komplikaj, tiel nomataj „rilataj” datumbazoj, kiuj povas kombini plurspecajn datumojn. Ekzemple, librotena programo samtempe bezonas listojn de klientoj, AVI-tarifoj, produktokodoj, ktp por povi produkti fakturon.

Mikrosofto havas tian programon: Access; OO (ankoraŭ) ne havas kaj rekomendas MySQL [maj-es-kju-el], produkto de la sveda kompanio MySQL AB. Kiel OO, MySQL haveblas en du versioj: pagenda versio, al kies aĉetantoj oni donas helpon, kaj senpaga versio, kies uzantoj helpu sin mem. Ĉar ekzistas tute nova vindoza versio de MySQL, mi decidis instali ankaŭ ĝin por kompletigi mian programaron. La instalo ŝajne okazis senprobleme, sed post tio nenio videblis nek okazis. Evidentiĝis, ke MySQL laŭnome ja estas Vindozo-programo, sed ke en realo necesas funkciigi ĝin ne per menuoj, sed per unuope tajpendaj (kaj memorendaj!) komandoj. Preskaŭ neniu el la nunaj oficistoj iam uzis tiajn komandojn; la malmultaj veteranoj plej ofte forgesis ilin.

Eblas, ke por programistoj MySQL estas tre kapabla programo, sed konkuranto de Access ĝi en sia nuna formo certe ne estas. Cetere, kvankam MySQL mem estas senpaga, nepre necesas diversaj kromprogramoj, kiuj estas pagendaj. Mi trovis kelkajn senpagajn, sed ili ne utilis. Se mi vere bezonus rilatan datumbazan programon, mi verŝajne preferus pagi por ofte uzata programo, kiun mi tuj kapablus uzi.

Kaj Esperanto?

Per mia komputilo, OO ne kunlaboras kun Ek!, la programeto, kiu faciligas la tajpadon de esperantaj literoj. Iuj korespondantoj asertis, ke Ek! ja funkcias; aliaj konsilas uzi Keyman, similan programon. Eblas aparte enmeti kromsignojn per menuo aŭ verki makroon por fari tion. Ekzistas aro da pretaj esperantaj makrooj por OO. Laŭ la revuo Esperanto de aprilo 2004 (p. 91) volontula grupo gvidata de Tim Morley esperantigos OO.

Roland ROTSAERT

www.openoffice.org: ĉefpaĝo de OpenOffice
www.adobe.com: paĝo, kie elŝuteblas Acrobat Reader
www.mysql.com: paĝo de MySQL AB
www.intranet2internet.com: por la senpaga programo AccessDump, kiu povas legi Access-dosierojn por posta uzado en MySQL (legi eblis, posta uzo ne)
www.mysql.com/products/mysqlcc/install.html: informoj pri helpprogramo, kiu promesas funkciigi MySQL kiel vindozan programon (ne utilas)
www.esperanto.mv.ru/Ek: la helpprogrameto Ek!
www.tavultesoft.com/keyman: la helpprogrameto Keyman
www.bertilow.com/komputo/bertilaj openoffice.org-makrooj.zip: makrooj por OpenOffice

Postskribo

La supra teksto priskribas la spertojn de la aŭtoro kun versio 1.1 de OpenOffice. Versio 2.0 eldoniĝos tre baldaŭ, kaj laŭdire ĝi enhavos datumbazon kaj adaptilon por konverti dokumentojn de WordPerfect. Cetere, Jurij Finkel eldonis novan version de Ek!, kiu bone funkcias kun OpenOffice, tiel ke oni povas tajpi esperantajn supersignojn senprobleme.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License