MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Ekonomio

ĈINIO

Senmonaj muzeoj

La 18a de majo estas „Internacia Muzeo-Tago”. Oni starigis tiun tagon, por ke la koncernataj ŝtataj instancoj kaj publiko konsideru muzeajn aferojn gravaj. Sed nun en Ĉinio la stato de la muzeoj ĉagrenas ĉiujn. Dum en la tuta mondo diversspecaj kulturheredaĵoj estas pli kaj pli alte taksataj, en Ĉinio multaj objektoj, kiuj ja memorigas homajn historion kaj kulturon, alfrontas la riskan situacion baldaŭ neniiĝi.

Embarasa situacio

Ĵurnalo antaŭ nelonge aperigis foton, kiun s-ro Cao, estro de la Historia Muzeo de la provinco Ŝanŝjio (ĉin-pinjine Shānxī), priskribis jene, tiel konkretigante la embarasan situacion de la muzeo: „Kiam pluvakvo fluis tra la tegmento de ekspozicia halo ĝis la planko, tri aŭ kvar muzeo-oficistoj en manoj tenis vazojn por kolekti la falantan akvon. Kelkaj vizitantoj el eksterlando tion mire kaj nekomprene rigardis.”

Kompare kun la situacio de la muzeo de Ŝanŝjio, la situacio en la provinco Anhujo (ĉine Ānhuī) estas eĉ pli malbona. Antaŭ unu jaro ĝi posedis areon de 8000 kvadrataj metroj por eksponi historiajn objektojn, sed nun tri kvaronoj de la areo jam estas uzataj por alia celo. En la muzeo oni tre ofte okazigas diversajn varekspoziciojn, tute ignorante la funkcion de muzeo. Okaze de festoj kaj ferioj la muzeo ornamis sin per lanternoj kaj rubandoj por logi konsumantojn, kiuj are alvenis. Tia fenomeno kaŭzis fortan kritikon de amaskomunikilo, kiu mokis, ke ne nur la muzeo en Anhujo, sed la plimulto de la ĉinaj muzeoj iĝis ejoj por komercado.

Lastatempe en okcidenta Ĉinio arkeologoj elterigis kaj transdonis al la loka muzeo kvanton da gravaj objektoj, kiuj laŭ noto en historia libro estas aĵoj de antaŭ pli ol 2000 jaroj, uzitaj de la imperiestra familio. Laŭ scienca maniero la muzeo devus senakvigi la aĵojn, trakti ilin per konserviga proceduro kaj konservi ilin en taŭga medio. Bedaŭrinde, la muzeo ne povis elspezi monon por tia procezo kaj vole nevole konservas la objektojn en plasta vazego kun pura akvo.

Ekonomia fonto mankas

Parton de siaj enspezoj la muzeoj akiras per vendo de enirbiletoj. La prezo de la biletoj ĝenerale estas tro malalta. Por enlandaj vizitantoj biletoj kostas nur 10 ĝis 50 juanojn kaj por infanoj kaj maljunuloj la eniro estas senpaga. Cetere, en sabato kaj dimanĉo plenkreskuloj preferas sidaĉi antaŭ televidekrano ol viziti muzeon por ricevi scion.

Nun en Ĉinio estas pli ol 1500 muzeoj. Laŭ statistiko de la Ĉina Ligo de Muzeoj, en 2002 ili havis totalan enspezon de ĉ. 1,7 miliardoj da juanoj (0,2 miliardoj da usonaj dolaroj). Inter la elspezoj plejparto estas salajroj de oficistoj kaj laborantoj (0,9 miliardoj aŭ pli ol 50 % en tiu jaro).

S-ro Cao diris al ĵurnalistoj ke, ĉar la historia muzeo de Ŝanŝjio estas provincnivela, grandtipa kaj grava, la ŝtato ĉiujare subvencias ĝin per 600 000 ĝis 700 000 juanoj. Aliflanke la ŝtato malpermesas ajnan komercadon, sed sen ekonomia fonto muzeanoj vivas malriĉulan vivon. Ĉar Ĉinio forte praktikas merkatan ekonomion kaj stimulas krei ŝancojn por gajni monon, kelkaj muzeoj komerce aktivadas kaj tiel verŝajne forgesas sian socian devon.

Estas klare, ke muzeanoj, ĝenerale ricevintaj altan edukon, ne havas enspezon iom pli altan ol la tutlanda nivelo, dum la ĉina ekonomio prosperas kaj rapide disvolviĝas. Mezaĝaj kaj junaj muzeanoj volonte rezignas pri interesa okupo ekspertizi historiajn objektojn kaj unu post alia forlasas la muzeojn. Ekzemple ĉe la muzeo de Siĉuano (ĉine Sìchuān) pasintjare enposteniĝis ok, sed elposteniĝis dek muzeologoj.

Planoj pri estonto

Oni jam konscias, ke eĉ muzeoj bezonas propran ekonomian enspezfonton por akomodi sin al la ĉinstila merkata ekonomio. Kvankam la ŝtato ne povas multe financi muzeojn, ekzistas ebloj. La ŝtato jam konsentis, ke la muzeoj rajtas plialtigi la prezon de enirbiletoj kaj ke ili rajtas fari komercadon, kondiĉe ke la komercado havu striktan rilaton kun la muzeaj laboroj.

La muzeo de Siĉuano ellaboris laborplanon por 2005 kaj 2006 kun kvar punktoj:
1. Levi la prezon de la biletoj de 10 juanoj ĝis 40 juanoj.
2. Periode okazigi aŭkcian vendadon de iuj negrandvaloraj objektoj. Se 100 pentraĵoj estos vendataj en la venontaj du jaroj, tio povos alporti al la muzeo enspezon super 200 000 juanoj.
3. Dufoje jare organizi kursojn, en kiuj ordinaraj civiluloj lernas juĝi kaj distingi historiajn objektojn. En la printempo de 2005, en la unua kurso partoprenis 30 personoj, kiuj pagis studkotizon de po 500 juanoj.
4. La muzeo-laborantoj laŭ formo kaj koloro imitos antikvajn argilajn homfigurojn kaj bestojn por fabriki memorsignojn por vendi al vizitantoj.

La Ĉina Ligo de Muzeoj konkludis ke, se la muzeoj akiras monon surbaze de multflankaj muzeaj servoj, la ekonomia efiko estos pli bona, ol kiam oni lasos muzeologojn sin okupi per ordinara komercado.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License