MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Turismo

FRANCIO

Vizito al Vannes

En nord-okcidenta Francio kuŝas Vannes [van] (bretone Gwened [gŭinjét]) – vidinda urbo kun unika mezepoka parto. La urbo situas norde de la Golfo de Morbihan, profunde eniĝinta en la teron, ĉe Atlantika Oceano. Vannes ekzistas pli ol 2000 jarojn kaj estas unu el la plej malnovaj urboj en Bretonio.

Fine de la 1a jarcento antaŭ Kristo la romianoj fondis setlejon Darioritum sur la teritorio de kelta tribo venetoj (france vénètes), de kiu devenas la nuna urbonomo. Ĝis la 19a jarcento la mara komerco estis por Vannes grava fonto de riĉiĝo. Laŭlonge de la jarcentoj la urbo prosperis per komerco kun Hispanio, Portugalio, Norvegio, Svedio kaj landoj ĉe la Balta Maro. Unu el la ĉefaj specoj de komerco estis la vina. Tamen pro enŝlimiĝo oni senĉese devis modifi la haven-instalaĵojn. Multnombraj ŝipkonstruejoj ekestis sur la kajoj.

Remparoj

En la 3a jarcento oni konstruis remparojn, kiuj ĉirkaŭis la urbon por defendi ĝin kontraŭ atakoj de barbaroj. Tamen kun areo de nur kvin hektaroj ĝi estis ĉefe rifuĝejo. Poste en la 13a jarcento pro plimultiĝo de la loĝantoj, la tiama duko plilongigis la remparojn. Nuntempe nur parto de la muregoj videblas. La cetero estas aŭ detruita, aŭ kaŝita de aliaj konstruaĵoj. Ses rempar-pordegoj konserviĝis.

La Pordego Sankta Vincento datumas de la jaro 1620 kaj estas la ĉefa. Ĝi ne havis defendan rolon, ĉar neniu fortikaĵo estis ene. La pordego havis nur ornaman funkcion. Fronte de ĝi estas ŝildo, ornamita de la urba blazono. En la supera niĉo staras statuo de Sankta Vincento Ferrer, la patrono de Vannes. Poste oni starigis grekstilajn kolonojn laŭ la tiama modo. La Pordego Sankta Vincento malfermas la urbon al la haveno, ĉe kiu troviĝas placo Gambetta kun duoncirkloformaj domegoj el la 19a jarcento. Sur la kajoj staras ŝtonaj aŭ parte lignaj domoj, kiujn konstruigis ŝipposedantoj kaj negocistoj.

La Turo Konestablo staras meze de la orienta remparflanko. Ĝi datumas de la 15a jarcento. Ĝi portas la nomon de la estro de la duka armeo. La turo havas kvin nivelojn, kiujn kunligas du ŝraŭbformaj ŝtuparoj. Ĝi ne estis finita, ĉar la tiama duko de Bretonio, Francisko la Dua, preferis forlasi Vannes kaj ekloĝi en Nantes [nant]. En la unua nivelo estis loĝejo por soldatoj. Ankaŭ en la superaj etaĝoj kamenoj kaj larĝaj fenestroj atestas pri loĝado.

Maldekstre situas la Pulva turo. Oni vidas diferencon en la konstrustrukturo de la murego: malsamajn ŝtonojn, malsamajn krenelojn kaj embrazurojn. Tio atestas, ke la konstruado okazis en du diversaj epokoj.

Paŝante orienten laŭlonge de la remparo kaj la rivero Marle, oni malkovras belajn francstile aranĝitajn ĝardenojn kaj la famajn lavejojn. Tie sub la galerio laboris lavistinoj. Oni reguligis la akvonivelon per kluzo. Malgraŭ la malnovega aspekto la lavejoj datumas de la jaro 1820. Ili estis antaŭ nelonge renovigitaj.

Katedralo

La katedralo superstaras la urbon. En la 15a jarcento, la malnova romanikstila kirko estis renovigita kaj pligrandigita, ĉar pro pliiĝo de la pilgrimado al sankta Vincento Ferrer la preĝejo iĝis tro malvasta. Fronte de la katedralo estas statuo de la Sanktulo. Li estis hispana monaĥo, fama predikanto, kiu vojaĝis tra Eŭropo, farante miraklojn kaj resanigante malsanulojn. Aŭdinte pri li, duko Johano la Kvina venigis lin por klerigi la popolon. Post dujara predikado tra la duklando li revenis al Vannes malsana kaj senfortiĝinta. Vincento Ferrer mortis en 1419 kaj estis entombigita en la katedralo. Danke al la pilgrimado la episkopoj ricevis monrimedojn, kiuj ebligis transformi, pligrandigi kaj ornami la katedralon.

Trabfakaj domoj

En la malnova urboparto oni vidas multnombrajn lignodomojn, kies tegmentoj preskaŭ kuntuŝiĝas. En la mezepoko oni konstruis malmultekoste domojn el ligno, sen najloj laŭ la tekniko de la tenono kaj mortezo. La trabkuniĝo funkciis nur per kejloj. Inter la traboj estis pajloargila mortero, kiu ne estis multekosta. La fundamentoj estis ĝenerale el ŝtono. La etaĝoj estis ofte pli vastaj ol la teretaĝo, pro tio ke la impostoj dependis de la okupita areo kaj krome ne estis granda loĝspaco en la urbo. Alia avantaĝo por tiuj komercistaj domoj: la superaj etaĝoj protektis la montrotablojn de la komercistoj. Fakte, tiam la vendejoj estis sur la stratoj mem antaŭ la domoj. La vendistoj apogis la tablojn al la ŝtona fundamento. La plej granda danĝero por tiuj domoj estis la fajro. Malgraŭ la brulegoj proksimume 170 lignodomoj konserviĝis en la urbo.

Fronte al kastelo Gaillard [gajár] – belega domo, en kiu estas nun antaŭhistoria muzeo – ĉe la angulo de trabfaka domo el 16a jarcento oni vidas skulptaĵon de du personoj, nomitan „Vannes kaj edzino”. Ĝi estas fama simbolo de la urbo. Oni ne scias, kiujn la skulptaĵo prezentas. Verŝajne estis ŝildo, kies mesaĝo estas perdita.

Bazarhalo

La Cohue [koú] estis bazarhalo. Ĝi apartenis al la duko. Dum la 13a jarcento ĝi estis nur vasta halo por vendistoj. En la 15a jarcento la tribunalo, prezidata de la duko, funkciis en la unua etaĝo de konstruaĵo. Tiutempe oni pligrandigis la halon. La bretona parlamento kunvenis ĉi tie pro la forpelo en 1675 el Rennes [ren], la ĉefurbo de Bretonio. La kaŭzo estis, ke la parlamentanoj koleris kontraŭ la plialtigo de impostoj. Nun La Cohue estas pentraĵ- kaj skulptaĵmuzeo.

Elisabeth LE DRU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elisabeth Le Dru el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License