MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Eseo

BICIKLADO

Nova malnova trafikilo

En junio pasintjare oni instalis en mia urbo Antverpeno, Belgio, 78 parkumejojn por 1000 lueblaj bicikloj. La distanco inter du stacioj estas proksimume 300 metroj. Por lui biciklon oni disponu pri kreditkarto: oni tiel pagas la necesan sumon.

Eblas registriĝi en ĉiu parkumejo por unu tago aŭ por unu semajno. Tiuj, kiuj regule uzas tiun ĉi servon, prefere mendu jarkarton perpoŝte sendotan. Paginte, oni povas preni biciklon ĉe iu ajn luejo, uzi ĝin, kaj poste remeti ĝin en iun ajn.

Duonhoro

Dum duonhoro eblas veturi senpage. Konsilindas uzi biciklon por iri, ĝin lasi ĉe luejo, kaj preni alian por reiri. Kiu uzas biciklon pli ol 30 minutojn pagas por la dua duonhoro nur malgrandan sumon, la postajn horojn multe pli.

Tiel oni volas, ke maksimumo da bicikloj disponeblu. La organiza kompanio scias, kiom da bicikloj troviĝas en iu stacio, kaj laŭnecese transportas rezervajn veturilojn, se en iu kvartalo ili mankas.

Skeptika

Komence mi estis ege skeptika. La plimulto de la antverpenanoj loĝas en unufamiliaj domoj kaj povas deponi biciklon en garaĝo aŭ koridoro. Preskaŭ ĉiuj miaj amikoj posedas propran biciklon.

Sed mi eraris. En malpli ol kvaronjaro oni registris 10 000 jarabonojn, kaj la uzanto-nombro rapide kreskas. Ĉiam, kiam mi forlasas mian hejmon, mi rimarkas tiujn bone rekoneblajn biciklojn. Malgraǔ tio, ke la servo nuntempe funkcias nur en la urbokerno, ekde 2013 estos duobligita la nombro de parkumejoj, kiuj troveblos ankaŭ ekster la urbocentro.

Baritaj

La iniciato kongruas kun la politiko de la urbaj instancoj malpliigi aŭtotrafikon. Ĉar mia edzino estas parte paralizita, mi aǔtas de tempo al tempo en la urbon. Eĉ mi kiel loĝanto nur malfacile trovas la vojon en labirinto de unudirektaj kaj – pro laboroj – baritaj stratoj.

Al ĉiuj miaj parencoj kaj amikoj, kiuj volas viziti nin, mi konsilas veni per publika transporto. Parkumado fariĝas malfacila kaj ege multekosta. Dum premhoroj veturi per biciklo aŭ publika transportilo multe pli rapidas.

Urbocentro

Mi ankoraŭ ne trovis studaĵon, kiu klarigas la sukceson de la lu-bicikloj. Sed Antverpeno havas universitaton kaj altlernejojn kun pluraj terenoj en la urbocentro. Studentoj, kiuj tie vivas nur dum tri kvaronoj de la jaro, preferas lui biciklon anstataŭ alporti propran veturilon kun risko pri ŝtelo aŭ difekto.

Krome dungitoj, kiuj ne loĝas en la urbo, sed ĉiutage tien trajnas, pli rapide atingas siajn oficejojn bicikle ol per plenplenaj tramoj kaj busoj, kiuj dum premhoroj ankaŭ limakas.

Pioniras

Antverpeno ne pioniris rilate lu-biciklojn. Unue Munkeno, en Germanio, enkondukis la ideon en la jaro 2000. Nun en ĉiuj kontinentoj, krom ŝajne en Afriko, troveblas lu-bicikloj. Laŭ Vikipedio, en jam 119 urboj en Eŭropo eblas lui biciklojn.

Pintas kun po 34 urboj Germanio kaj Francio. Parizo havas la plej grandan nombron de bicikloj en Eŭropo: 20 000. Sed la ĉina urbo Hangĝoŭo multe superas tion per 60 000. Tie la meza distanco inter du lu-stacioj estas nur 100 metroj.

Lui biciklon evidente pli kontribuas al la batalo kontraŭ poluado. Mi povas nur aplaŭdi la iniciaton, kiu sendube ekaperos en multaj aliaj urboj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License