MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Lingvo

REAGO

La turka: pli granda, pli diversa familio

Mihail Korotkov prezentis en la aŭgusta-septembra numero de MONATO (p. 20-21) interesan trarigardon al la tjurkaj lingvoj. Bedaŭrinde en ĝi estas neĝustaĵoj kaj simpligoj, kiuj riskas erarigi la nefakajn legantojn.

Unue, tjurkaj lingvoj nombras ne „ĉirkaŭ 20 lingvojn”, sed pli ol 30. La referenca manlibro The Turkic Languages, redaktita de L. Johanson kaj É. Á. Csató, priskribas 32 vivantajn tjurkajn lingvojn. Aliflanke, ne ĉiuj tjurkaj lingvoj, krom la turka, „parolatas en la iama Sovetio” – aŭ almenaŭ ne kiel denaskaj lingvoj, aŭ ne tie troviĝas la plimulto de la parolantaro de pluraj tjurkaj lingvoj. Eble plej elstaras la forgeso de la tjurkaj lingvoj uzataj en Ĉinio, el kiuj la ujgura, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, estas la plej disvastiĝinta.

Tjurkaj lingvoj estas parolataj ankaŭ en Afganio kaj Irano, kie ties parolantoj konsistigas 10-15 % de la loĝantaro. Krome, rimarkindas, ke la turka lingvo mem estas parolata en pluraj eŭropaj landoj, i.a. en Bulgario, kie turklingvanoj konsistigas ĉirkaŭ 9 % de la loĝantaro. Entute, necesas puŝi la okcidentan kaj orientan limojn de la tjurka lingvaro trans tiujn, kiujn priskribas la artikolo.

Esenca malĝustaĵo estas la aserto, ke „la reprezentantoj de tiu granda familio povas kompreni unu la alian kiel germanoj kaj nederlandanoj”. Inter aliaj, ĉuvaŝoj povas kompreni neniun alian tjurkan lingvon nur surbaze de sia nacia lingvo. Tio estas parte ligita kun alia malprava aserto de la teksto: „migri kaj dividiĝi en la nuntempajn turkecajn popolojn ili [pratjurkoj] komencis antaŭ milo da jaroj”. Tamen historiistoj klarigas, ke tjurkaj popoloj alvenis al stepoj proksimaj al la Nigra kaj Kaspia Maroj jam ĉirkaŭ la jaro 450 p.K. aŭ eĉ 100 jarojn pli frue, se akcepti la teorion, ke inter la huna triba konfederacio troviĝis ankaŭ tjurkoj.

Subgrupoj

Fakte, fakuloj opinias, ke jam antaŭ 2500 jaroj ekzistis dialekta diferenco en la pratjurka lingvo, kiu poste kaŭzos la apartiĝon de la ogura (aŭ bolgara) branĉo de la tjurkaj lingvoj disde la t.n. „komuna tjurka”. El la ogura branĉo (en kiu parolis parto de la avaroj, regintaj Panonion en la 6a kaj 7a jarcentoj, de la prabulgaroj, konkerintaj la sudan basenon de Danubo en la 7a jarcento, kaj de la ĥazaroj, regintaj la ponto-kaspiajn stepojn inter la 7a kaj la 10a jarcentoj) nuntempe nur la ĉuvaŝa lingvo estas parolata.

Plia dissplitiĝo de tiu komuna tjurka, laŭ Lars Johanson, kaŭzis la disvolviĝon de la argua branĉo, al kiu apartenas la hodiaŭa ĥalaĝa lingvo, uzata de ĉirkaŭ 100 000 homoj en vasta regiono sude de Tehrano. Laŭ tiu fakulo, la ĉuvaŝa kaj la ĥalaĝa estas la plej malsimilaj al la ceteraj tjurkaj lingvoj. Aliaj subgrupoj estas la oguza (kuniganta i.a. la turkan, la azerbajĝanan kaj la turkmenan), la kipĉaka (kun i.a. la kazaĥa, la kirgiza, la tatara, la baŝkira, la krime-tatara kaj la tjurkaj lingvoj el norda Kaŭkazio), la ujgura (kun i.a. la uzbeka kaj la ujgura) kaj la siberia (kun i.a. la saĥa (jakuta) kaj la tjurkaj lingvoj parolataj en suda Siberio). Kiel ofte okazas en lingvistiko, la disgrupigo de samfamiliaj lingvoj vekas fortajn diskutojn inter fakuloj.

Prapatroj

Indas rimarki gravan fakton: la diverseco de la lingvoj dependas ne nur de tio, antaŭ kiom da tempo ili apartiĝis de komuna trunko, sed ankaŭ de tio, kiom multe ili influis unu la alian aŭ estis influataj de aliaj lingvoj. Ekzemple, la krime-tatara sendiskute havas kipĉakan originon, sed la forta kaj longa influo de la turka proksimigis ĝin al la oguzaj lingvoj. Simile, la tjurkaj lingvoj ricevis tre malsamajn gradojn da influoj de la araba, persa, finnugraj, tunguzaj, rusa, mongola, ĉina k.a. lingvoj. Tio evidentiĝas en malsimilaĵoj en leksiko, fonetiko, morfologio kaj sintakso. Parte tio evidentiĝas ankaŭ en la alfabetoj uzataj por skribi ilin: la latina, cirila aŭ araba (kaj signife pli multaj estis pli frue uzataj!). Pro tio oni povas ne tiom miri, ke almenaŭ parto de la tjurkaj lingvoj konservis rimarkindan similecon. Ekzistis ja ofte kontaktoj inter ili (ekzemple, dum jarcentoj inter la relative malproksimaj volgaj tataroj kaj turkoj), kaj ili mem ofte ricevis influojn de la samaj lingvoj.

Aparte indas singardi pri la aserto pri „komunaj antaŭuloj”. Lingvoj estas elementoj de kulturo, ne genetikaj estaĵoj. Ekzemple, sameoj genetike rimarkinde diferencas de siaj finnaj najbaroj, sed parolas proksiman lingvon. Tio signifas, ke iam plimulto de la prapatroj de la sameoj estis lingve asimilitaj de homoj parolantaj lingvo(j)n parenca(j)n al la hodiaŭa finna. Simile, la portugalan denaske parolas homoj sur diversaj kontinentoj kun komunaj prapatroj de eble antaŭ 100 000 jaroj. Pro tio nur genetikaj studoj (ne lingvaj) klarigos al ni, kiom da mariaj antaŭuloj havas la hodiaŭaj ĉuvaŝoj aŭ kiom da evenkaj havas hodiaŭaj saĥoj (jakutoj) kaj dolganoj.

La ekzemplo de la ĉuvaŝa

Kiel ekzemplon de ĉio dirita, ni prenu la ĉuvaŝan lingvon, kiu ja estas la plej diverĝa el la tjurkaj lingvoj. Ĝi estas nuntempe parolata de pli ol unu miliono da homoj en meza Volgio, sed ĝia parolantaro rapide malkreskas, kiel okazas ĉe la plimulto de lingvoj en Rusio.

La malsimilecon de la ĉuvaŝa kompare al ties samfamilianoj kaŭzis ĉefe la frua apartiĝo de ties branĉo disde la komuna tjurka trunko, sed rimarkindas ankaŭ, ke ĝi ricevis fortan influon de la najbara maria lingvo (el la finnugra branĉo de la urala familio) kaj poste de la rusa. Male, la influoj de la araba kaj la persa estas apenaŭaj kaj ĉefe ricevitaj pere de la najbara tatara lingvo.

Tiel, ekzemple, la ĉuvaŝa ŝajne estas la sola nuntempa tjurka lingvo, en kiu la pluralo ne okazas surbaze de la morfemo -lAr, sed de -sem. Same, kiel en ĉiuj tjurkaj lingvoj, la nomoj povas ricevi sufiksojn de kazo, nombro kaj posedo („mia”, „via” ...), sed la ordo, en kiu tiuj sufiksoj estas aldonataj al la vortradiko estas malsama ol tiu de ĉiuj ceteraj tjurkaj lingvoj. Alia rimarkinda trajto de la ĉuvaŝa, ege nekomuna inter la lingvoj de la mondo, estas, ke la voĉeco de konsonantoj ne estas vort-distinga: kvankam oni prononcas i.a. p kaj b, t kaj d, k kaj g; ĉu oni prononcas la unuajn aŭ la duajn, tio estas plene fiksita de fonologiaj reguloj (esceptoj ekzistas nur en vortoj antaŭ nelonge pruntitaj el la rusa lingvo).

Lingvokomparo

Do, se preni la liston de vortoj proponitan de Korotkov, jen la rezultoj de komparo inter la turka kaj la ĉuvaŝa. Ni rimarku, ke parto de tiu listo konsistas el t.n. „bazaj vortoj”, kiuj malmulte ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo; tial, ekzemple, ankaŭ inter relative distancaj hindeŭropaj lingvoj, ne kompreneblaj inter si, eblus trovi proksimecon surprizan por la plimulto de ties parolantoj.

En la turka la personaj pronomoj (esperante: „mi”, „ci-vi”, „li-ŝi-ĝi”, „ni”, „vi”, „ili”) aspektas jene: „ben”, „sen”, „o”, „biz”, „siz”, „onlar”; ĉuvaŝe: „epĕ”, „esĕ”, „văl”, „epir”, „esir”, „vĕsem”. La numeraloj: „bir” (1), „iki” (2), „üç” (3), „dört” (4), „beş” (5), „yüz” (100), „bin” (1000) en la turka; ĉuvaŝe: „pĕrre” (1), „ikkĕ” (2), „viśśĕ” (3), „tăvattă” (4), „pillĕk” (5), „śĕr” (100), „pin” (1000).

Pri la verba konjugacio: „aldım” (mi prenis), „aldın” (ci prenis), „aldı” (li prenis) en la turka; ĉuvaŝe: „iltĕm”, „iltĕn”, „ilçĕ”. Pri la deklinacioj: „dağ” (monto), „dağa” (al monto), „dağı” (monton), „dağda” (sur monto), „dağdan” (de aŭ el monto) en la turka. En la ĉuvaŝa ne ekzistas specifa akuzativa kazo, por ĝi oni uzas jen absolutivon, jen dativon; la aliaj ekvivalentoj estas: „tu” (monto), „tăva” (al monto), „tura” (sur monto), „turan” (de aŭ el monto).

Entute, en aŭtomata tradukilo el la turka al la ĉuvaŝa, kiun nia esplorgrupo disvolvas, ni rimarkas diversajn gravajn morfologiajn kaj sintaksajn malsimilecojn inter la du lingvoj. Aparte malsimila estas ilia verba morfologio, kio kaŭzas sintaksajn diferencojn.

Resume, kvankam sendube ekzistas granda simileco inter multaj tjurkaj lingvoj, kaj tion la artikolo de Korotkov bone priskribas, ne eblas tion ĝeneraligi al ĉiuj membroj de tiu familio.

Hèctor ALÒS I FONT
Pri la ĉuvaŝa lingvo eblas legi en MONATO 2001/08 artikolon de Aleksandr Blinov kaj Eduard Lebedev.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hèctor Alòs i Font el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License