MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Armilo kontraŭarmila

Komence de aprilo estis aprobita la unua internacia traktato pri komerco de armiloj. En junio, ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, la traktaton subskribis 67 ŝtatoj, ĉirkaŭ triono de la 193 UN-membroj.

Temas pri historia momento. Oni provis multfoje realigi ĉi tiun idealon, ekzemple ĉe la Ligo de Nacioj dum la intermilita periodo, kaj neniam sukcesis. Nun nepras, ke la unuopaj ŝtatoj ratifu en sia parlamento la traktaton, kiu ekvalidos nur post 50 ratifoj. Tiu ĉi procezo daŭros eble du aŭ tri jarojn.

La civila socio ludis gvidan rolon por meti la temon en la tagordon de registaroj, ekde la komenco kaj dum ĉiuj fazoj, kombinante lobiadon kun civitana agado (tiel gravis lastatempe interretaj kontaktoj). Nun, por aplikigi la traktaton, la civila socio denove ludos gvidan rolon.

Municioj

Sendube la teksto de la traktato ne estas perfekta. Tamen ĝi estas pli bona ol oni povus imagi. Tiel, malgraŭ malfortoj, ĝi starigos kriteriojn por decidi, kiam malpermesi vendadon de armiloj, kaj pri kiaj armiloj temas (pezaj kaj malpezaj kaj eĉ, kvankam nur parte, ankaŭ municioj). La traktato reguligos ankaŭ el- kaj en-portadon, do transportadon, de armiloj.

Oni tamen garde sin tenu. Ŝtatoj povos ĉiam diri, ke ili konsideras homajn rajtojn, samtempe tamen permesante armilo-eksportadon kondukantan al genocido. Cetere estiĝas novaj armiloj, kiel senpilotaj aviadiletoj (angle drones), kiuj ne estas inkluzivitaj. Ankaŭ nekomercaj aranĝoj restas ekster la traktato. Do armilo-donacoj estu nepre ekzamenataj.

Konscio

Malfacile estas prognozi la rezultojn de la traktato. Ĉiutaga praktiko kaj ankaŭ ĉiujara konferenco de la subskribintaj ŝtatoj helpos determini ĝian aplikadon kaj sukceson. Tamen la plej grava efiko kuŝos en la konscio. Ekde nun, ŝtatoj pli detale klarigu sian armilo-komercadon. Cetere la traktato permesas al civitanoj ilin pridemandi kaj informojn peti.

Oni ne forgesu, ke la teksto akceptita estas nur unua paŝo en multe pli longa procezo. Ekzemple, kiam la traktato ekvalidos, komenciĝos sesjara periodo, dum kiu ĝi ne povos esti ŝanĝita. Nur poste eblos plibonigi la tekston kaj aldoni novajn paragrafojn. Tamen nenio malhelpas al ŝtatoj ekde nun ekagi laŭ la spirito de la traktato.

Opozicio

Notindas la fundamenta rolo de Usono por efektivigi la traktaton. Estis prezidanto Barack Obama, kiu malgraŭ opozicio ekzemple en la senato, tamen permesis en 2009, ke oni komencu la finan fazon de la procezo, kiu kulminis en la traktato.

Eĉ se Usono aŭ aliaj gravaj armilo-produktantoj, kiel Rusio aŭ Ĉinio (kiuj sin detenis en la aprila aprobo-voĉdono), ne subskribos aŭ povos ratifi la traktaton, oni esperas, ke tamen tiuj ĉi landoj akceptos la principaron. Usono, ekzemple, ne subskribis kontraŭminan traktaton, tamen nun agas kvazaŭ subskribinto kaj ne plu produktas aŭ vendas minojn.

Intertempe estas lanĉitaj similaj kampanjoj por limigi armilojn. Unu el tiuj celas malpermesi nukleajn armilojn, alia robotojn, nun diverslande esploratajn, kiuj sendepende, sen homa interveno, pafos kaj murdos. Ekskludi homojn de la decido, ĉu mortigi, vere timigas. Do ne ĉesos la laboro por bridi la evoluigon kaj komercadon de armiloj.

Javier ALCALDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Javier Alcalde el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-04-22
Creative Commons License