MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La granda aŭkcio de MONATO

Monato aŭkcias 25 orajn stelojn!

Rezulto de la aŭkcio

Jen la tri plej altaj proponoj: 3100 eŭroj, 2700 eŭroj, 2650 eŭroj. Ni kontaktos nun la personon, kiu proponis 3100 eŭrojn. Se tiu persono pro iu kialo rezignus, ni skribos al la dua proponinto. Al ĉiuj kiuj kunagis koran dankon!


La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pesas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

MONATO aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj. Se vi deziras aĉeti ĝin, sciigu al ora_stelo@monato.net kiun sumon vi pretas pagi por ĝi. La minimuma sumo estas 2500 eŭroj. Se via propono estas la plej alta, vi estos la feliĉa posedanto de tiu unikaĵo! La plej alta sumo ĝis nun proponita estas

3100 eŭroj

La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie MONATO estas administrata.

La aŭkcio daŭros ĝis la 1a de septembro 2017 je la 12a horo mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson estos konsiderataj.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-09-02